Cho Sung Ho

CHO Sung Ho. 1956. Koreo; profesoro de biologio. La aŭtoro esperantistiĝis en 1973, kaj aktivis en la movado, interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Inter liaj verkaĵoj troviĝas Ĉunhjang: Koreaj Rakontoj (traduko, 1975), Elementa Kurslibro de Esperanto (1980, kaj pluraj eldonoj), La Bildstria Gvido al Genetiko (traduko, 1996), Koreaj Malnovaj Rakontoj (traduko, 1997) kaj Bunsun kaj Aiko (originala rakonto, 2020). Li ankaŭ kompilis Korea Antologio de Noveloj (1999 kaj 2017) kaj tradukis ĝiajn kvin novelojn. Li partoprenis en la reviziado de Nova Plena Ilustrita Vortaro (2002) por la fakoj de Biologio kaj Fiziologio kaj Botaniko. Profesie li estis profesoro pri biokemio kaj molekula biologio de Inha Universitato, Koreio (1991-2015).

Verko en Esperanto:
Bunsun kaj Aiko (novelo, 2020)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj