Letero de Eija Salovaara al Raita Pyhälä

 

Helsinki 4.7.1995

 

Estimata Sinjorino.

De mia amikino Seija Kettunen mi eksciis, ke Vi volus havi kelkajn biografiajn informojn pri mi. Kvankam mi forte opinias, ke en mia persono kaj vivo estas nenio eksterordinara aŭ interesa, mi laŭ Via deziro klopodas plenumi Vian peton.

Mi apartenas al la unua generacio naskiĝinta en la libera memstara ŝtato Finnlando, mia naskiĝa jaro estas 1920. Mi pasigis en 1920–1930 jardekoj belan feliĉan infanecon kaj junecon, kiu kruele kaj abrupte finiĝis aŭtune 1939. Printempe 1939, en la lasta printempo de la paco, mi trapasis la abiturientan ekzamenon per la atesto “laudatur”.

Aŭtune 1939 mia granda revo aspektis realiĝi: mi vojaĝis el mia hejmurbo Oulu al Helsinki por komenci miajn lingvostudojn en la Helsinkia universitato. Miaj studotemoj estis la germana, angla kaj franca lingvoj kune kun iuj literaturaj fakoj. La revo daŭris unu monaton, dum kiu mi efektivigis mian unuan kaj solan universitatan ekzamenon: la “pro exercitio”-n de la germana lingvo. En la 10.10.39 venis severa ordono de aŭtoritatuloj: la universitato estos fermata, studentoj revenu al sia hejmregiono kiel eble plej baldaŭ, Helsinki estos evakuata. La hejmenvojaĝo Helsinki–Oulu per la plenplena trajno de evakuitoj daŭris preskaŭ du tagnoktojn. Parto de la vojaĝantoj venis el Karelio kune kun etaj infanoj. Kaj tiel finiĝis por ĉiam mia studado en la universitato, mi neniam revenis; la homajn sortojn tiam decidis kamarado Stalin.

Finiĝis ankaŭ alia revo: mia amiko kaj studkamarado, kiu batalis en la mondfama batalo de Raate en Suomussalmi, falis tie en la komenco de januaro 1940. Lia vojo kondukis en la heroan tombon en la bela tombejo de Oulu; mia vojo daŭriĝis kiel ĉiama maljuna fraŭlino (malgraŭ kelkaj pli-malpli seriozaj romancoj pli poste!).

La malfacilaj militaj kaj postmilitaj jaroj pasis en la taskoj de la aerkontrola centro, milita malsanulejo, en la urba kaj ŝtata oficejoj. Kaj nun finfine venas esperanto en la bildon. La lingvaj studoj eblis nun nur memstude, ĉar mi ne plu havis financajn eblecojn nek plu povis lasi mian bonan oficon por reveni en la universitaton. Al miaj ĝistiamaj lingvaj memstudoj venis nun nova temo, esperanto. En la tiamaj grizaj tempoj mi sopiris novajn kontaktojn al eksterlandoj kaj tiel mi trovis esperanton en la jaro 1946. Pere de la leterkurso de dro Setälä mi fariĝis esperantisto kaj en 1947 mi komencis korespondi kun diverslandaj gesamideanoj. Nun poste mi povas konstati, ke la lernado de esperanto estis unu de miaj plej bonaj decidoj, kiu ankoraŭ donas ĝojon kaj riĉecon en mian vivon. Kelkaj geamikoj el tiuj unuaj jaroj estas ankoraŭ miaj plej karaj homoj, kiel bulgara geedza paro; tiu amiko fariĝis ĉi-monate 90-jara! La grandiozaj “verdaj” vojaĝoj tra Eŭropo en la komenco de la 1950-jardeko estas miaj plej belaj rememoroj. Ili finis, kiam mia kara patro mortis en 1954 kaj la financaj eblecoj ne plu permesis al mi eblecon por tiaj vojaĝoj.

En 1964 mi lasis mian karan hejmurbon Oulu kaj translokiĝis al Helsinki kun mia panjo. La kaŭzo estis ke mi volis apogi kaj flegi mian karan fraton, kiu kuŝis paralizita post grava cerbo-operacio kiel litopaciento en malsanulejo en Helsinki. Ni povis flegi du jarojn lin hejme. Estis la fino de lia laboro kiel diploma inĝeniero, sed feliĉe li povis resti hejme la lastajn tempojn de sia vivo. Li mortis du jarojn pli poste pro la malsano kaŭzita de la cerbotumoro. Estis terura bato por panjo kaj por mi.

Depost tio mi vivis kune kun mia kara panjeto kaj flegis ŝin depost 1968 kiam ŝi malsaniĝis pro cerboinfarkto. Ni havis ĉiam tre bonan kaj proksiman kontakton unu al alia, kaj mi havis grandan feliĉon havi ŝin ĝis 1985 kiam ĝis ŝia 90-naskiĝtago restis nur 6 tagoj... La lastajn 10 jarojn mi vivas sola kaj tre soleca, ĉar precipe en la lastaj jaroj mi perdis multajn parencojn kaj geamikojn en- kaj eksterlande. En 1970-jardeko mi havis grandan feliĉon fari multajn eksterlandajn vojaĝojn (ne plu “verdajn”), kies belaj rememoroj ankoraŭ lumigas mian vivon.

En 1983 mi pensiiĝis el mia laboro kiel kasistino en la oficejo de “Kela” en Helsinki. Mia vivo estintas bela, trista, milda, kruela, gaja, ĝuinda, kelkfoje deprimiga – sed neniun tagon mi fordonus!

Pardonu – fariĝis longa, tro longa rakonto, estis tro granda allogo rakonti pri si mem, kiel ĉiuj “biografio-skribantoj”! Vi povas forpreni la troan babiladon de mia rakonto, laŭ Via gusto.

Vi verŝajne jam havas miajn boacojn, sed eble Vi trovos hejmon al unu plia ekzemplero, mi havas troajn. Mi sendas du al Seija kaj la lastan al Vi.

Kaj fine mi deziras al Vi belan someron kaj dankas Vin pro Via intereso.

 

Sincerajn verdajn salutojn  

 

Eija Salovaara

Pietarinkatu 6 C 59

00140 Helsinki