Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Laŭda mencio de poezio, 1978


Aldo de' Giorgi
Ĝis...


Deksepjarlonge vi, mia feino
ĉarmigis mian vivon tenerplene
kaj min surŝutis per ador’, rafino

de paradizkapabloj, dolĉfestene.
Konsento nia flagris disradie,
lasttage kiel iam, ravpoeme

etosis ludoj amaj idilie.
En amo kernis tute nia esto
senĝene: ĉu intime, ĉu podie,

parade, en ĉiama ĝojatesto;
envio tiel kaj ekzemplo rava
estadis ni por ĉiuj: manifesto

de arto kunkonduta, rare brava.
La daŭran lunmielon ja primiris
la rond’ esperantista; amo pava

eĉ ĝenis la filinon, kiu diris:
"vi ĉiam amindumas enekstaze,
de kie ĉi kisemon vi akiris?

Sencese vi flirtadas nazalnaze!"

Rideto via sorĉa, senkompara
ek de komenco, ĉiam min ekzaltis:
etera admirinda, tiel rara,

ke foje, miroplene, mi ekhaltis
adorsoifa, kvazaŭ ĉe ekscita
ĉielvizi' delica; koro saltis

enbruste konvulsie: ho, incita
miraĝo svenĝuinda-vivakcela!
Sed ankaŭ vi, kiel al Dio mita

tre ofte min agresis, kriis: "bela,
vi bela estas, vir': destino, saĝo
kaj forto mia, mia suno hela!"

Tago post tago, nova bela paĝo
por ni estadis, kvazaŭ amromano
rulanta nin en lula ĝuvojaĝo.

Resonis ade via laŭtproklamo:
"Mi ĝoje amas lin, mi plenkontentas,
ne eblus al mi vivi sen ĉi flamo

kiu por ĉiam en la kor' torentas".

Ni estis edziĝkarten enpresintaj
ĉi frazon ja devizan: "Esperanto
feliĉon nian peris". Vortoj indaj

kaj aŭspiciaj. Fakte en konstanto
dum deksepjaroj daŭris ametoso
enhejme brile, kiel diamanto

gardata firme de la fid-provoso.
El vi elsuĉis mi la fortofidon,
per kiu mi elvenis el ĥaoso.

Kaj ankaŭ vi, ĉar, kvankam krizalidon
mi plukis knabinaĝan, subkompleksa
neŭroze nebremsinta la libidon,

sukcesis vi per saĝ’ kondiĉrefleksa
al mi donaci, kiel kor-omaĝo,
racikapablon novan (krom koneksa

amemo via daŭra): Kreitaĵo
via mi estas!" Jen,vi per flamvido
kaj laŭta voĉ’ bruadis. La mesaĝo

klarevidentis. Ĝis .... via perfido!


Reen al la Belartaj Konkursoj