Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Unua premio de prozo, 1977


Bernard Golden
La lasta misio



Silento regis en la ĉambrego de la Tribunalo pri Militaj Aferoj de la 20-a Regiono, kiam la juĝisto verdiktis, ke Hans Schneider, 24-jarulo el Nancy, estas mortkondamnita pro spionado. Kiam la juna lorenano aŭdis la juĝdecidon , lia reago ne estis tiu de ŝoko, sed de kolero.

"Kial," li demandis kun plenda tono, "oni mortigos min? Tiu akuzito, kiu okupis la ĉelon apud la mia, estis kaptita nur post sia kvara misio kaj li ricevis kondamnon al porviva punlaboro. Mi eĉ ne plenumis la duan mision! Kie estas la justico?" li kriis, arogante kraĉante tiujn vortojn en la vizaĝon de la juĝisto.

La advokato ŝarĝita de la defendo de la spiono penis mildigi la verdikton, elvokante en sia pledado la malfeliĉan vivhistorion de la kulpulo. Li celis konvinki la Tribunalon, ke lia kliento ne estas vastsperta arkikrimulo, sed psikologie malstabila junulo, kies fiagadon oni povas karakterizi kiel diletantan spionadon de flavbeka novico. La ĉefa vivproblemo, kiu konstante prezentiĝis al Hans Schneider, alinome Jean Schneider kaj John Taylor. estis lia necerta nacia identiĝo: ĉu germana, ĉu franca, ĉu usona? Kun konfuzita, fremdiĝinta personeco, li sentis sin ĉiam kiel loĝanto de nenieslando.

Schneider naskiĝis en 1921, en malgranda vilaĝo apud Metz en Loreno. Antaŭ la unua mondmilito, kiam tiu regiono estis sub germana regado, la patro servis en la armeo de la Kaiser. Tuj kiam eksplodis la milito, li dizertis kaj forkuris al franca teritorio. Post la milito li edzinigis al si kamparaninon, kiu same kiel li estis germandevena. La filo Hans naskiĝis en farmbieno, kiu apartenis al la familio de la edzino. Hejme ĉiuj parolis germane; en la lernejo la deviga lingvo estis la franca.

Pro la malfacila ekonomia situacio de la familio en la 1930-aj jaroj, s-ro Schneider decidis elmigri al Ameriko, kaj kun la helpo de parencoj, li dungiĝis en ŝtalfabriko en Pittsburgh. Lia dekkelkjara filo rapide adaptiĝis al la nova vivo kaj ellernis ankoraŭ unu lingvon. "Paĉio" Schneider, entuziasmiĝinte pri la nova lando, volis kaŝi sian eksterlandan devenon, do li laŭleĝe ŝanĝis la familian nomon je Taylor per la simpla procedo de traduko.

La familio daŭre prosperis en la nova ĉirkaŭmedio ĝis 1938, kiam tragedio detruis ĉiujn esperojn. Okaze de aŭtomobilakcidento, la gepatroj de Hans mortis. La usonaj parencoj, ne dezirante surpreni la respondecon pri la ĵus orfigita 17-jara knabo, resendis lin al familianoj en la lorena vilaĝo. Tie li restis kun siaj geonkloj, helpante ilin en la farmbieno, ĝis la nigraj nuboj de la dua mondmilito denove mallumigis la horizonton de la junulo.

Ne longe post la germana invado de Francio, la maljunaj geonkloj mortis, kaj Hans, aŭ Jean, sola devis okupiĝi pri la farmbieno. Li pasive observis la eventojn de la unuaj jaroj de la milito, sed fine decidis fuĝi for de la enuiga sencela vivo en la kamparo. Li iris al Metz kaj aliĝis al la milicio. La situacio en tiu regiono ŝanĝiĝis, kiam la unuaj usonaj taĉmentoj albordiĝis en Normandio en 1944. Tiam venis al li eĉ pli alloga ebleco kontentigi sian soifon je aventuro. Unu el la rekrutistoj de la spionadreto Kondor proponis al li la tre lukran laboron de "kolektanto de informoj". Hans fariĝis varbito sen tro da persvado.

Kun ducentkelkaj aliaj sampatrujanoj li estis sendita por trejnado al spionadlernejo starigita en la Nigra Arbaro en la sudokcidenta parto de Germanio. Tie Schneider tuj altiris la atenton de la stabanoj, kiuj rimarkis, ke li rapide kaj lerte alproprigis al si la rudimentojn de la nova metio. Lia perfekta scio de tri lingvoj eĉ pli valorigis lin, kaj baldaŭ oni rigardis lin preta fari sian unuan mision.

Majoro Vogel klarigis al Schneider, ke la organizaĵo bezonas identigajn dokumentojn de usonaj soldatoj por estontece enfiltrigi en la malamikajn trupunuojn, spionojn, kiuj pozos kiel usonaj militkaptitoj sukcese forkurintaj el germanaj malliberejoj. La germanoj provizis Hans per uniformo de usona oficiro kaj kondukis lin malantaŭ la usonajn liniojn. Helpe de mapo kaj kompaso, li atingis la urbeton, kie troviĝis la ĉefa kvartiro. Promenante tien kaj reen surstrate, li konfiskis la dokumentojn de soldatoj, kiuj neglektis saluti lin laŭ la preskribita armea etiketo. Post kelkhora agado, li rikoltis dekon da identigiloj.

Por la sukcesa plenumo de sia unua tasko, Schneider ricevis, krom sia monata salajro de 8.000 frankoj, monpremion de 10.000 frankoj. Li jam konstatis, ke la nova okupo alportas aventurojn kaj riskojn, sed la fakto, ke ĉio estas aranĝita kontraŭpage, igis lin bagateligi la verajn danĝerojn, Cetere, la liaopinie brila sukceso de la unua misio, kiu estis tutsimple aŭdaca ruzaĵo, inspiris al li ekscesan memfidon.

Schneider nun estis enskribita en "postdiploman" kurson por prepari sin al plua agado. Lia restado en la Nigra Arbaro jam forigis lian vivenuon, ne nur dumtage, kiam li estis okupita en la trejnejo por spionoj, sed ankaŭ liberhore. En la apudeco troviĝis armea sanatorio destinita al vunditaj oficiroj. Plurfoje, dum promenadoj en la najbara vilaĝo, Schneider vidis la flegistinojn, kiuj venis al la vilaĝo fari komisiojn. Fine, li kuraĝis alparoli iun beletan sveltan blondulinon kaj li surpriziĝis, kiam ŝi respondis per afabla rideto. Ekde la unua renkontiĝo la du junuloj simpatiis unu kun la alia.

Hans eksciis, ke ankaŭ Else estas franciano. Ŝi naskiĝis en Colmar en Alzaco kaj post sia abiturientiĝo iris al Berlino por studi en la medicina fakultato de la universitato. Bedaŭrinde, ŝi neniam finis siajn kuracistajn studojn. Ŝia fianco, aviadisto en la Luftwaffe, mortis dum la unuaj tagoj de la milito en 1939, kaj pro emociaj problemoj - ŝi preskaŭ perdis la emon vivi - ŝi devis forlasi la universitaton. Tamen, ŝi decidis resti en Germanio kaj fariĝis flegistino. Hans reciproke rakontis sian vivhistorion, kaj la komuna soleco de la du eks-samlandanoj eĉ pli firmigis la emociajn ligojn, kiuj komencis fari ilin nedisigeblaj. Rapide forpasis la tagoj kaj ankaŭ la noktoj, kaj finfine, ili faris la kutiman promeson: "Kiam la milito finiĝos, ni…”

La usona ofensivo, alruliĝante pli rapide ol la germanoj antaŭkalkulis, interrompis la partoprenon de Schneider en la supera kurso de la trejnejo. Ĉi-foje Kolonelo Kraus mem, la ĉefo de la spionreto, persone instrukciis al Schneider pri la venonta misio. "Vi iros al la teritorio okupota de la usonaj trupoj kaj tie vi intermiksiĝos kun la soldatoj por akiri senperajn informojn pri iliaj nombroj kaj pozicioj, pri ilia armilaro kaj spirita stato. Tiujn sciigojn vi tuj transdonos al la tieaj agentoj de nia reto aŭ per radiomesaĝo rekte al ni."

Sehneider ricevis unu el la identigaj dokumentoj, kiujn li mem kolektis dum sia unua misio, kaj uniformon de simpla soldato. La junulo preskaŭ ofendiĝis pro sia nova rango, sentante, ke post sia unuafoja ŝajnigo kiel oficiro, li estis malpromociita. "Almenaŭ oni estus povinta doni al mi uniformon kun galonoj de suboficiro," li protestis. La provizeja serĝento subridis kaj certigis al Schneider, ke se li sukcese revenos post la misio, li ricevos la prisopiritan ranginsignon sur la germana uniformo, kiun li nun surportas. Tio trankviligis Schneider, kaj li rapidis al la vilaĝo por la vespera rendevuo kun Else.

Kiam la junulino eksciis, ke li baldaŭ forveturos por nedifinita tempo, ŝi fariĝis histeria. "Kial?.. kial?" ŝi plorsingultis. "Ĉu oni volas la duan fojon forŝiri el mia koro la feliĉon?" Schneider provis konsoli ŝin, memorigante ŝin pri sia lerteco dum la unua misio. "Nenio okazos al mi. Se la situacio fariĝos tro riska, mi ĉiam povos forĵeti la usonan soldatveston kaj prezenti min kiel francon. Kolonelo Kraus pensis pri ĉiuj eventualaĵoj kaj provizis min ne nur per usonaj dokumentoj, sed ankaŭ per tiuj de franca soldato.

Else kapsignis, sed estis evidente, ke ne plaĉis al ŝi la troa memfido. "Hanĉjo, promesu al mi," ŝi petis kun larmantaj okuloj, "ke vi estos tre singarda. Parolu kun neniu pri la afero, faru, kion i1i volas, kaj tuj, kiam vi havos la eblon, forlasu tiun laboron. ĉu vi ne komprenas, karulo, ke ĝi estas pli danĝera ol batalo ĉe la fronto?"

"Ne timu, Elinjo," li diris, ĉirkaŭprenante ŝin. "Ĉie en la mondo troviĝas danĝeroj." Kaj kun fanfarona tono, provante ludi la neniontimantan heroon, li aldonis: "Tio estas la granda aventuro de la vivo: alfronti la morton kaj sukcese eviti ĝin!"

La reago de Else estis eĉ pli intensa ernociiĝo. "Pensu pri mi!" ŝi plorpetegis. Male, en tiu momento Hans pensis pri la 100.000-franka premio, kiun Kolonelo Kraus promesis al li post plenumo de la misio.

La paro bone eluzis tiujn lastajn horojn de sia kunesto. La sekvan tagon Majoro Vogel ordonis al Schneider prepari sin por la foriro. "Hodiaŭ aviadilo transportos vin al nia frontlinio en Francio. Dum la nokto vi estos paraŝutigita rnalantaŭ la usonaj linioj en la apudeco de la urbo Epinal. Pli detalajn instrukciojn vi jam ricevis de Kolonelo Kraus, ĉu ne?"

Schneider respondis jese kaj, kunklakante la kalkanumojn, salutis: "Je via dispono, Majoro."

Ĉe la tagiĝo, Schneider staris en la mezo de tritikagro kaj provis orienti sin en la ankoraŭ malluma ĉirkaŭaĵo. Iom post iom siluetiĝis kontraŭ la ruĝetiĝanta ĉielo la konstruaĵoj de la urbo. Trovinte kadukan grenejon apud la vojo, li fosis truon en unu el la internaj anguloj kaj enterigis la sakon kun siaj civilaj vestoj kaj la elsendaparato. Senpolviginte la novan uniformon, li ekmarŝis en la direkto al Epinal kaj post kvaronhoro atingis la centron.

Vidante nur francajn soldatojn surstrate, li iom konsterniĝis.

"Infero kaj diablo! Kio okazis? Kie estas la usonanoj? Ĉu ili ankoraŭ ne alvenis?" Lia scivolo estis tiel granda, ke li deziris paroli kun unu el la francoj, por demandi lin pri la situacio, sed li rezistis tiun tenton. "Ili certe suspektos min, ĉar mi flue parolas france."

Schneider apenaŭ ekpaŝis sur la urboplacon, kiam subite venis el unu el la flankstratoj, veturilo rapidanta renkonte al li. Ĝi estis usona ĵipo veturiganta du soldatpolicistojn. La ĵipo abrupte haltis antaŭ li, kaj la kondukisto vokis:"Hello, Johnny, we've been waiting for you"

Schneider estis tiel surprizita pro la neatendita bonveno, ke li balbute demandis anglalingve: "Ĉu vere? Kiel vi sciis, ke mi alvenis?"

La soldato sidanta apud la kondukisto ekstaris, elpistolingis sian armilon, kaj celumante ĝin al la kapo de Schneider, boje ordonis: "Fermu vian faŭkon, Taylor, kaj eniru la ĵipon. Tuj!"

La grundo sub la ŝanceliĝantaj kruroj de la junulo kvazaŭ malaperis, kaj li konstatis, ke lia dua misio jam finiĝis.

En sia ĉelo, post la eldiro de la nenuligebla verdikto, Schneider denove serĉis la klarigon de la fiasko en sia memoro pri la eventoj de la ne tro fora pasinteco. La germanoj zorge planis ĉion tiel detale, tiel perfekte ... kial, do, malsukcesis la afero? Kie estis la usonaj trupoj? Kiel sciis la soldatoj en la ĵipo, kiu li estas? Ili eĉ vokis lin laŭ lia usona nomo! Ree kaj ree Schneider faris al si la samajn demandojn kaj ĉiam li trafis en senelirejan sakostraton. La respondo daŭre evitis lin, aŭ ĉu li subkonscie rifuzis kompreni la veron? Li intence forpuŝis el siaj lipoj la ŝlosilvorton: perfido! Iu perfidis lin. Sed kiu? Nur la oficiroj en la spion-trenejo sciis pri la misio, kaj estas nekredeble, ke ili perfidis lin. Li riskis sian vivon por helpi ilin.

Laca kaj senespera, li provis pensi pri pli agrablaj aferoj, pri la lastaj horoj kun Elinjo. Ho ve! La sorto denove faris la kompatindulinon sola. Ĉu ŝi ankoraŭ atendas lin? Ĉu ŝi povas imagi, kio okazis al li, kie li estas nun? Ŝi ja promesis resti fidela al li ...

Subite, kvazaŭ pro fulmofrapo, Schneider skuiĝis. Li ekkomprenis, ekvidis la blindigan lumon de la vero!

"Ŝi sciis, ankaŭ ŝi! Tiu hundino, ĉu ŝi informis la usonanojn pri mi? Ne, ne povas esti!" kriis la junulo, dum dolora grimaco distordis lian vizaĝon, Li ekstaris kaj komencis rabie bati sian kapon kontraŭ la dikan ŝtalpordon de la malluma ĉelo. "Sterkulino ... stinka putino!" li hurlis. Kaj iom post iom eniris en la kontuzitan kaj sangantan kapon de la konvulsie ploranta trompito, la plej fundamenta veraĵo de lia nova metio, tio, kion liaj instruistoj forgesis lernigi al li: fidu neniun!




Jam publikigita en Trezoro – Esperanta Novelarto – 1887 -1986, HEA, 1989





Reen al la Belartaj Konkursoj