Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de poezio, 1978


Rejna de Jong
La merlo



Dum la krepusko
pintpenike
repentras
la teron
per malhelaj farboj,
la praa merlokanto
min renaskigas Eva;
la brilaj, trilaj tonoj
jubile briliante
envolvas mian nudon

ree en Paradizo.




Jam publikigita en Esperanta Antologio – Poemoj 1887-1981, UEA 1984



Reen al la Belartaj Konkursoj