Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de poezio, 1977


Jiří Kořínek
Mezdecembra promeno



Solpaŝas vir’ laŭ pado gvida
sur la altaĵo blankvestita.
Tra frosta neĝ’ li lante tretas
kaj pala suno trabriletas
tra neĝgraveda nubogrizo.
El vepro jen leviĝas nizo
ektime fuĝas ok fazanoj,
la silentemaj pejzaĝanoj;
finpentri ĉarmon de l’ fabelo
neĝeroj falos de ĉielo…
Decembromeza tag’ blankveste
ĉirkaŭas homon iel feste,
fride aŭguras vintra graco
pri la kristnaska granda paco.
Tra milda rava bosk-drapiro
revenas el solej’ la viro
kun pens’, ke monda belo faktus,
se homoj homojn home traktus.



Reen al la Belartaj Konkursoj