Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Tria premio de prozo, 1973


Jo Haazen
Roza



“Denove printempas”

Poperinge (Belgio), la 21-an de majo 1940-a.

La ĉefstrato de l’ vilaĝo estis plena de soldatoj. Ĉie vidiĝis tornistroj kaj fusiloj. La marŝado daŭris jam kvar horojn. Longaj kaskumitaj kolonoj, miloj da minace knarantaj botoj rapidis Francujon kvazaŭ senfina kirasita raŭpo. La severtaktaj kantoj sonis kuraĝige kaj optimisme. Antaŭ ĉio regis ordo kaj akurateco. Soldatoj de l’ Führer ja estas disciplinataj.

La landlimo ne plu estis malproksima. Tamen oni volis ripozi en ĉi tiu loko ĉar la nokto sin anoncis jam. Sur la vendoplaco, meze en la vilaĝo, kolektiĝis kelkaj altrangaj oficiroj. Ili interparolis kun la vilaĝestro pri taŭgaj tranoktejoj. Post kelka tempo ili akordiĝis pri tio ke la soldatoj dormu ĉe la vilaĝanoj, krom en lernejo kaj en la komunuma domo. La intertraktado okazis respektoplene kaj ĝentile. Soldatoj de l’ Führer ja estas amikaj kaj bonvolaj.

La oficiroj haltigis la trupojn. Sep batalionoj kolektiĝis sur la granda placo. La preĝejturo aŭdigis naŭ horbatojn kaj la vespernebulo ekpenetris la pezajn kakiajn vestojn. La komandanto laŭte ordonis kaj ĉiuj ricevis la necesajn instrukciojn, precipe rilate respekton kaj helpemon al la enloĝantoj-gastigantoj. Post duona horo la tuta vilaĝo jam endormiĝis. Ĉiuj enlitiĝis kaj silente pensis pri la pasinta tago, prefere ol pri la venonta. Regis nekutima trankvilo; eĉ la arboj ne kuraĝis susuri. Nur malproksime audiĝis obtuzaj pafoj de kanonoj kaj fusiloj. Sur la fronto la kamaradoj ne dormis...

Ĉe Roza, la vilaĝa legomvendistino, tranoktis ses soldatoj. Komence ŝi ne volis ilin enlasi. Ŝi tute ne komprenis ilian lingvaĵon kaj krome ne ŝatis tiujn fremdajn invadantojn, malgraŭ ilia afableco. Nur pro tio ke la vilaĝestro petis la bonvolemon de la enloĝantaro, ŝi fine timeme akceptis ilin.

La simpla dometo ŝajnis subite tro malgranda. La nekutimaj gastoj estis proksimume duoble pli grandaj ol ŝi kaj iliaj kapoj preskaŭ tuŝis la plafonon. La soldatoj demetis la tornistrojn kaj forpendigis siajn pezajn mantelojn kaj kaskojn. Siajn batalilojn ili atente gardadis.

La butiketo aspektis mirinde pura, same kiel la tuta loĝejo. Ĉiun semajnon Roza kutimis ordigi la varojn, senpolvigis la meblojn kaj brospurigis la plankon per blanka sablo. Ankaŭ ŝi ja estis bone edukita! Ĉie regis la karakteriza odoro de legomoj – poreoj, cepoj kaj celerioj – kaj sur la vendotablo kuŝis sako da terpomidoj por planti. Krom tio ŝi vendis ankaŭ laktoproduktojn.

Roza estis proksimume sesdek sep jara. Ŝi iomete ŝanceliĝis en siaj platkadukaj pantofloj. Murmurante kaj ĝemetante ŝi montris per kelkaj gestoj la vojon al la subtegmentejo, kie la gastoj devis dormi. Subite Kurt, la plej juna, alparolis ŝin. Li klopodis klarigi ke la grupo tre malsatas kaj petis kontraŭ pago kelkajn manĝaĵojn. Samtempe li montris grandan, imponan monbileton. Vidinte tion, Roza tuj reiris al la butiko kaj revenis kun korbo plena de nutraĵoj: pano, butero kaj fromaĝo. Poste ŝi plenfide akceptis la bileton, kvankam ŝi nenion sciis pri germanaj valutoj. Verŝajne ŝi antaŭe neniam estis tiel riĉa kiel nun. La fremdaj gastoj apetite formaĉis ĉion kaj poste ekdormis, kiel ordonite. Tamen la manĝaĵoj nefacile digestiĝis.

Je la sesa matene aŭdiĝis klarionado. Ĉiuj ellitiĝis kaj sin vestis. Apenaŭ dek minutojn poste sep batalionoj kolektiĝis antaŭ la preĝejo kaj prezentis sin kvadratforme. La aero estis vivige freŝa sed la timiga sfero de la pasinta tago ne estis malaperinta. Regis eĉ pli granda streĉiĝo ĉar estis problemoj ĉe la landlimo. Francaj kaj belgaj militantoj forte rezistis kaj malfaciligis la antaŭeniradon de l’ germanoj. La malproksima pafado estis forta kaj regula. Aŭdiĝis mitraloj, fusiloj kaj kanonoj. Ŝarĝaŭtoj veturis tien kaj reen. La ĝenerala stabo ordonis al la postvenintaj trupoj unutagan atendadon en la vilaĝo. Poste la marŝado daŭriĝus.

Je la naŭa horo Roza forlasis sian hejmon. Ŝi rapidis al la notario por montri la hieraŭ ricevitan bileton kiu eble reprezentus valoran kapitalon. Baldaŭ ŝi alvenis ĉe granda, burĝa domo en la ĉefstrato, meze en la soldata tumulto. Ŝi sonorigis. Helpantino malfermis la pordon.

– “Ah, Roza! Bonan matenon.” – “Matenon fraŭlino, ĉu sinjoro notario estas hejme?” – “Jes, envenu rapide... ne restu inter tiuj fremduloj.”

Roza tuj eniris kaj la fermiĝinta pordo obtuzigis la eksteran bruon.

– “Bonvolu min sekvi” diris la helpantino kiu gvidis la maljunulinon tra malhela koridoro al impona oficejo. – “Ĉu vi povus atendi kelkajn minutojn? Sinjoro Hugo baldaŭ venos”.

La okuloj de Roza atente observis ĉion. Estis ŝia unuafoja vizito ĉe notario. La multaj libroj, dosieroj kaj paperujoj tre imponis ŝin. Granda antikva horloĝo majeste tiktakadis kaj la freŝe vaksumitaj stilmebloj disigis pezan riĉecan odoron. Subite la pordo malfermiĝis kaj la notario envenis.

– “Saluton Roza, kia surprizo! Kiel vi fartas?”. – “Dankon, sufiĉe bone sinjoro notario... Mi venas al vi por montri jenan bileton. Mi ricevis ĝin hieraŭ de germana soldato kiu tranoktis ĉe mi kaj kiu aĉetis iom da manĝaĵoj. Bedaŭrinde mi scias nenion pri fremdaj valutoj kaj tial mi ŝatus ke vi… ĉu vi povus diri kiom tiu ĉi bileto valoras?”

La notario prenis la bileton, atente rigardis ĝin, sulkigis la frunton kaj mirigite diris:

– “Sed... tio ne estas ĝusta! Tiu mono tute ne validas! Ĝi datumas de antaŭ la unua mondmilito kaj estas nur maloftaĵo por numismatoj! Mi opinias ke vi estas trompita!!”

Aŭdinte tiun vortojn Roza ekpaliĝis kaj preskaŭ paraliziĝis. Post kelkaj sekundoj ŝi ekkoleriĝis:

– “Kanajloj, ŝtelistoj… estas vera skandalo… tio ne estas serioza… estas banditago! Mi tuj iros al la komandanto… mi postulos bonan monon! Ve al la ŝtelisto, ve ve...!!”

Furioze ŝi forlasis la domon kaj eĉ forgesis adiaŭi la notarion. Laŭte grumblante kaj plena je retenitaj blasfemoj ŝi transiris la straton.

La ĝenerala stabo troviĝis en la komunuma domo. Antaŭ la pordego gardostaris pluraj soldatoj kiuj baris al Roza la vojon. Tamen ŝi ne rezignis pri siaj intencoj kaj ĉiel klarigis pri la graveco de sia veno. Post iom da diskutado oficiro estis alvenigita kiu kondukis ŝin al la ĉefkomandanto. Li estis altstatura viro kun iom pala vizaĝo kaj severa mieno. Sur liaj kaskedo kaj jako troviĝis brilantaj, imponaj insignoj: aglo, strioj kaj svastikoj. Malgraŭ ĉio ĉi li aspektis tamen inteligenta. Li tuj venigis interpretiston por faciligi la interparoladon.

– “Sinjorino, kion mi povus fari por vi?”

La raŭka voĉo de la komandanto timigis Roz-on. Tamen ŝi kuraĝis ekparoli:

– “Sinjoro... hieraŭ mi... jen monbileto… ricevita de soldato via… Li tranoktis en mia hejmo kaj aĉetis kelkajn manĝaĵojn... Jen kion li donis...”

Ŝi apenaŭ povis fini la frazon. La komandanto atente rigardis la bileton kaj tuj komprenis la okazintaĵon. Mirigite li subite kriis:

– “Kio?... Ĉu soldato nia?... Mil...!”

Li murmuris kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj laŭte vokis siajn oficirojn. Klarvide li estis tre kolera. Poste li prenis sian monujon kaj donis bonan bileton al la kompatinda kaj honestaspekta maljunulino.

– “Sinjorino”, li diris solene, “soldatoj de l’ Führer nek trompas, nek ŝtelas. Se vi konfrontiĝis kun fripono mi tuj publike punos kaj mortpafigos lin. Tio estu ekzemplo! En niaj rangoj regu ordo kaj disciplino! Tiajn fiagojn mi ne toleras!”

Roza tre ektimis. Tian reagon ŝi vere ne atendis.

– “Ĉu vi rekonus lin?” demandis la komandanto. – “Jes... sinjoro... certe sinjoro...”. – “Bonvolu resti tie ĉi. Post kelka tempo mi revenos.

Subite sonis trumpetado antaŭ la komunuma domo. Centoj da soldatoj rapide alkuris kaj prezentis sin en longaj vicoj. En malpli ol kvin minutoj la placo estis plenplena. La komandanto venis el la komunuma domo, flankita de malhele vestita maljunulino.

– “A…tent’!”

Ĉiuj sin streĉis kaj rektigis.

– “Oficiroj, soldatoj! Vi ja bone scias ke l’ armeo de l’ Führer estas konata, krom siaj idealoj, pro siaj akurateco kaj bonvolo. Tamen, mi ĵus eksciis pri grava misago de unu el inter vi. Malhonestulo hieraŭ trompis tiun ĉi virinon pagante ŝin per ne plu valida mono”.

Regis silento. Ĉiuj tre aŭskultis. Eĉ venteto ne aŭdiĝis!

– Mi tuj inspektos vin kune kun ŝi kaj ve al la kulpulo! Mi ne ŝatas fiulojn inter ni.”

La komandanto vokis Roz-on. Ŝia tuta korpo tremis. La nekutima spektaklo tre influis ŝin. Kune ili inspektis la trupojn. Li rigore kontrolis kaj ĝisoste observis ĉiujn. Roza sekvis je mallonga distanco, iom retenita de paraliziga forto. Tamen ŝi atente kaj serĉe rigardis. La inspektado daŭris terure longe. Inter la soldatoj regis nekutima streĉiĝo. Centoj da vizaĝoj preterŝovis kaj nekalkulebla nombro da okuloj maltrakvile sekvis la ŝanceliĝantan virinon. Post dudek minutoj la ekzamenado finiĝis. Neniu movis sin kaj oni apenaŭ kuraĝis spiri. La komananto turnis sin al Roza:

– “Nu..., ĉu vi rekonis la trompinton?”

Roza ne povis paroli. La multaj junaj vizaĝoj ege ĉagrenigis ŝin kaj ŝia gorĝo doloris kvazaŭ ŝi sufokiĝis. Ŝi nur kapneis, ŝokite klinis sian kapon kaj ne plu kuraĝis rigardi la komandanton. Subite ŝi forkuris. Superfluganta korvo akre knaris...

_______

Je la tria posttagmeze sinjoro Hugo eniris la legombutiketon. Li volis ekscii kio okazis post la vizito de Roza. Enveninte li trovis ŝin sidanta malantaŭ la vendotablo. Ŝiaj okuloj estis ruĝaj kaj plenaj de larmoj. Ŝi apenaŭ povis paroli kaj profunda ĉagreno premis sian koron. Tamen ŝi nepre bezonis malŝarĝi sian animon kaj iom post iom ekrakontis.

– “Sinjoro Hugo... estis kruele... Mi iris kun la komandanto inter la vicoj. Jam post kelkaj minutoj mi vidis la friponon. Li estis terure pala kaj ege tremis kiel fekinta infano. Mi fikse rigardis liajn okulojn… sed subite mi sentis min kvazaŭ antaŭ propra filo… Mi ekpensis pri tiom da patrinoj, fianĉinoj kaj edzinoj postrestintaj en Germanujo… kaj mi silentis. Mi profunde ekkompatis lin kaj ĉiujn aliajn, nekonsciaj viktimoj de l’ diablo. Jes sinjoro Hugo… ankaŭ mi estas patrino…”

Roza singulte ploris kaj ĝemis. Amaraj larmoj fluis sur ŝian bruston. Subite ŝi aspektis dek jarojn pli aĝa...





Reen al la Belartaj Konkursoj