Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Laŭda mencio de prozo, 1975


Julius Balbin
Stranga muziko



La ĉambro de mia tristo ekplenis de stranga muziko.

La muziko aliĝas senĉese al ĉiuj anguloj de la vakuo, en kies eno mi nun sidas, ĉirkaŭita de senfinaj dezertoj.

La muziko estas tute nekonata al mi, ĝi havas nek melodion nek harmonion, ĝi estas nek renesanca, nek baroka, nek klasika, nek romantika, nek modernstila. Sed ĝia nefamiliareco fascinas kaj alportas konsolon al mia neelportebla malĝojo, kiu enmuriĝis en sian vastegan prizonon.

La muziko ŝvebas super mia frakasita feliĉo. Ĝi ŝvebas for, nun ĝi trarompas la hermetike fermitan fenestron kaj soras alten, ĉiam pli alten…

La ĉambro de mia tristo eksilentis denove.

La stranga muziko suprenas ĉielen, lasante min tutsola ĉe mia skribtablo.

En despero neesprimebla mi suprenlevas la brakojn, kiuj tuj transformiĝis en fluglilojn. Kaj mi elflugas tra la truo en la fenestrovitro kaj postsekvas la seneĥe forŝvebintan muzikon.

Sed vanaj estas miaj fortostreĉoj superhomaj. Mi neniam povos rekapti la forperdiĝintan eron de mia memo, iam perfortigitan kaj mortige vundita en la tutmonda koncertejo.

Aĥ, se nur estus eble lasi ĝin forŝvebi por ĉiam kaj malaperi en la tenebroj de la forgeso!

Bedaŭrinde, neniu ankoraŭ sukcesis sciigi pri la plej ĝusta vojo sekvenda en la ĉiam malluma arbaro de la vivo mortanta ĉiupaŝe, ĉiusekunde…

Ni ja ne povas ĉesigi nian ĉiaman baraktadon kun la malfaciloj de la indignaj trumpetoj, kun la komplekseco de la plorantaj flutoj. Ni estas ja nuraj membroj de la orkestro. Sed – vere kies muziko estos ludata ni neniam povas ekscii kaj tial ni ĉiam ludas ĝin senprove, improvize.

La stranga muziko nun lumtremas kaj scintilas sur la firmamento de la nov-jorka ĉielo, malpura kaj senstela. Kaj mi, rezignacie, devas retroflugi al mia skribtablo.

Kiel rekapti la feliĉon, kiu min ĉiam forlasas? Kiel reposedi la iluzion, kiu ne plu volas trompi min per sia loga fascino?

Kiel rehavi ŝin, kiu ŝin forturnis de mi kun aritmio de senkoraj estaĵoj?

Aĥ, la muziko de la paseo, mi aŭdas vian familiaran melodion, dum vi eliĝas el la profundo de mia ĝemanta skribtablo…

Sed -. ve! Vi neniam plenigos la ĉambron de mia tristo per la stranga muziko.





Reen al la Belartaj Konkursoj