Reen al la Belartaj Konkursoj

Verko premiita en la Belartaj Konkursoj
Dua premio de prozo, 1979


Mauro Nervi
La tago kaj la nokto



Subite, la patrino vekiĝis el la antikva dormo. Per neatendita movo, ŝi malfermis siajn okulojn, levis la kapon, kaj tra la nebuloj de sia duonkonscio rigardis al la pejzaĝo , kiu ŝin ĉirkaŭis: dezerto akra doloriga cerbofenda, kvazaŭ kojno en la kranio. La okuloj doloras, ve, kion rigardi? Kaj silento silento silento ĉirkaŭ ŝi nur silento kiu splitigas la kapon, silento akra oreltranĉa hurla kiel profundtona timbalo silento ve silento preterkosma profunde profunde vibranta inter la faldoj de la nokto.

Sed la nokto, kio ĝi estas? La patrino, laca kaj sen rememoroj, okulturnis malantaŭ si, serĉante; nek ĝojon nek doloron ŝi sentis vidante siajn filojn, kiuj tie, sur la fajna sablo de tiu dezerto, baraktis en malkvieta nenatura dormo. La infanecajn trajtojn misformis koŝmaro ne tre malsimila al la realaĵo ; kaj tamen ili ankoraŭ havis la forton ribeli tutkorpe batali ankoraŭ ilin ne tuŝis la penso la konstato la nepra submetiĝo al la senpardona fatalo kiu jam ŝvebis minace super ili en la nokto mistera senstela nigre-verda kiel orienta smeraldo; la patrino ilin kontemplis dummomente, sed tuj forturnis la okulojn pro la malespero la naŭzo la malestimo kiujn tia lukto vekis en ŝi kaj tamen ŝi amis ilin ho jes tiom kiom ĉiu patrino amas siajn idojn .kiuj ne plu disponas je unu horo da vivo sed kiel moviĝi kiel saviĝi jam ne ekzistas la plej eta ebleco ĉar la nokto ĉion mantelas ĉi tiu sekretema nekomprenebla malhumana nokto kiu flustras al ni alloge .kaj samtempe nin forpuŝas per degna mano ĉi tiu nokto kiu heliĝas nur. nur ĉe la horizonto tie kie ne plu densas la violaj nuboj. kie tamen ni ne rajtas vivi ĉar ni estas enŝlositaj senŝance en nia karcero el kristalo ĉi tiu velura nokto kiu tiom ŝatas nian purpuran sangon kaj tamen verŝinte ĝin .ĝin ne trinkas ho kiel saviĝi kien sin fortiri la nokto paralizas min kaj jam ne eblas esperi ĉar oni vokas oni krias oni vokas min.

Sed dum la dormo, unu el siaj filoj kriis al ŝi. Ĉiuj infanoj tiel kondutas, se ili travivas inkubsonĝon; ili helpvokas, por ke iu etendu al i1i sian brakon, por elmergiĝi el dormo, kiu fariĝis hida puto, viskoza kaptejo el likva bitumo. La patrino instinkte moviĝis do. Sed krampfo akuta kiel fajro tuj haltigis ŝin, kaj ŝi dolore revenis en sian antaŭan pozicion, subpremante doloran krion; surflanke ŝi ekkuŝis sur la sablo, mordante sian langon por ne blasfemi kontraŭ la destino. En tia stato ŝi fermis la okulojn, sen dormi.

Kiam ŝi ree malfermis ilin, la infanoj jam vekiĝis, kaj kontemplis ŝin tre atenteme, sen kompreno aŭ konsidero pri la halucina mondo, kiu senbrue kaj sensente pezis ĉirkaŭe; ŝi lace ekridetis pro ilia gapa mieno, kaj nova penso traflirtis ŝian cerbon. Kial ne esperi, almenaŭ iom, kial rezigni ankaŭ ĉi tiun minimuman eblecon, kial kredi tiom firme, ke oni forrabos nian vivon? Ankaŭ la infanoj, en sia dumdorma barakto, ŝajnis luktantaj kontraŭ mortiga agonio, sed jen, i1i vivas, ili rigardas min, ili flaras flaras flaras en ĉiu angulo de nia mondo por trovi fragmenton de justeco plej ofte ne trovante ĝin kaj tamen sen malespero sen malkuraĝiĝo eĉ kun ĉiam nova fido kaj ĉiondetrua forto; kiu scias eble ĝuste ili ekstermos ĉi tiun nokton malbenitan kripligan sufokan pli simple dirite mortigan ho jes sendube ili pravas ili ne ĉikanas ili ĝustigos niajn erarojn jes jes ni devas varti niajn filojn ne ili kaŭzis la vesperon la lastan vesperon kiu antikvece ho kiom antikvece falis sur nin.

La patrino tusis. Ne estis normala tuso, sed pli ĝuste longa spasma raŭkado, kiu skuis sian korpon dum kelkaj, senfinaj minutoj. Ĉio cetera silentis, kaj la soleca bruo estis seneĥa; kiam fine ĝi ĉesis, la etuloj trenis sin malrapide al sia patrino, kiu povis tuŝi ilin.

Ha ne ne, ŝi pensis, mi eraris. Vi estas miaj filoj, miaj manoj povas tuŝi vin, vi estas vivaj kaj bonfartaj, kion do mi timas? Nian rason la dioj amas, ĉar ili donas al ni futuron pere de tiuj ĉi filoj; mi mortos baldaŭ, jes ja, mi mortos sed ili jam transprenis mian torĉon . kaj per reproduktiĝo eternigos sian nomon kaj sian vivon tra la jarcentoj; ili vivos, jes, ili vivos kaj dum someraj posttagmezoj retrovos la iaman sunon kiu varmigis nian tagon ho venkite la nokto fugĝos trans la oceanojn kaj el tiu malproksima ŝoseo ekaperos opaleska aŭroro kiu nin vivigos kaj radie benos nian humilan laboron nian domon nian familion dum ĉiuj torĉoj estingiĝos ĉar ni jam havos fortan lumon kaj fine glora triumfa suno suno suno perfortos la orientan ĉielon per siaj gloriardaj radioj senzorge pri la baro de malmultaj nubstrioj ĝi traboros la nokton disheroldos novan tagon briligos la roson de niaj herbejoj .jes filoj miaj tio vin atendas.levu viajn esperojn kiel fanfarojn kontraŭ tiun ĉi obtuzan materian nokton ĉar ne vi ne vi kaŭzis la vesperon kiu nin ĉiujn detruis la vespero ha la vespero.

Per feliĉaj kaj tamen senkonsolaj okuloj la patrino observis do siajn idojn. Refoje ŝi tuŝis ilin. Finfine ankaŭ ili ŝajnis trankviliĝi; vere infanecaj ili ankoraŭ estis, ilia rigardo ankoraŭ nebulis pro ne plena konscio: kaj tamen vidu, la teruro de la infanoj ĉiam estas pli profunda kaj glaciiga ol tiu de la adoltoj, ĉar malpli lucida, malpli memfida teruro ĝi estas. La du idoj ankoraŭ pliproksimiĝis al sia patrino, kiu premis ilin al si, feliĉe.

Tiumomente, la vento ekblovis. Unuatempe, ĝi estis preskaŭ neperceptebla; sed la patrino tuj levis la kapon, kvazaŭ ŝi aŭdus strangan bruon; la filoj ekrigardis ŝin. Sed tuj poste, ekbruis la sencesa vento, kiu korodas dunojn kaj homojn; kaj ĝi kunportis la froston, kiu enpenetris la ostojn de la patrino; ŝi provis ekkovri siajn idojn sed ve jam tro malfrue, i1i ja estas senhelpaj la frosto jam descendis sur la tutan stepon, kiel delikata mantelo, kiel stranga frumatura vintro sur la branĉojn durajn, sur la brunajn arbustojn, ve sur la nudan haŭton de la infanoj, kiuj ŝovas siajn ungojn en la karnon de la patrino kiuj jam forgesis la noktajn koŝmarojn, kiuj pro la frosto tremas kaj rondturnas siajn pupilojn, dum la patrino krias krias, ho jes ĉifoje ŝi krias sed la vento ŝrumpigas ŝiajn vortojnkaj puŝas polvon en ŝian buŝon la vento la vento timiga mirinda kirlodanca ĉìrkaŭ ili la frosto la vitra aero la frosto nudigas iliajn dentojn sed kiu kiu spektas nin kiu pretigis ĉi tiun mirindan teruran pentraĵon kiu obskura demona arkitekto sin amuzas per nia doloro kaj observas tie supre trans la bronza noktokupolo nian senfinan barakton luktadon senmotivan spasmadon rigardas observas spektas nin kun ĉifono da intereso sed baldaŭ li grimacos kaj diros nu sufiĉe kaj foriros dum miaj filoj daŭre skrapos mian kolon per la ungoj ĉiam pli forte ĉiam pli malproksime de mia viva rigardo miaj filoj jes tiom viglaj tiom ruzaj tiom beste vivecaj krablantaj senkomprene sur tiu ĉi glacia sablo dum la vento feroce ilin striglas kriantaj al mi nekompreneble per raŭka voĉo ĉiam pli malproksimaj kaj malgrandaj pli kaj pli malgrandaj jam ĉe la horizonto jam tie kie apenaŭ videblas serenaj ĉieloj kie neniu el ni povos iam ekloĝi senkompare pli diste ol la distaj steloj kaj tie tie miaj filoj kiujn mi rigardos nur kiel abstraktan ideon kaj vartos nur en mia forpasema memoro tie miaj filoj la lastaj pruvoj de mia turmento la solaj burĝonoj kiujn mia ventro povis donaci al tiu ĉi naturo kiu min detruas kaj samtempe forspongas la iluziojn de miaj gepatroj .la solaj solaj burĝonoj kiuj surprenis la dolĉan kanton de mia specio.

Abrupte, la silento ekregis. Kaj ĝuste super ili, en la zenito de tiu senstela nokto, ŝprucis ruĝa, varmega suno; unuamomente ĝi ŝajnis punktoforma, preskaŭ nevidebla, sed malrapide kreskadis pli kaj pli. La frosto ekdegelis, la sekaj algoj, kiuj svarmis en tiu sablo, bruniĝis kaj polviĝis; ruĝa helo difuziĝis laŭ la ondoj de la dezerto, atingis la malproksimajn montarojn; ĉio briIis karmezine, en festa, freneza danco de ruĝkoloraj nuancoj. Kaj en tiu momento, la patrino kun teruro sentis, ke la stringo de ŝiaj filoj malfortiĝis. Ŝi tuj mallevis la okulojn sed ili jam mortis; ili mortis ili mortis iliaj pupiloj blankas kaj ilia makzelo pendas sur la ŝultro ho kiel malvarmaj ili fariĝas ne ne jes la haŭto krispiĝas la ventro ekŝvelas ili ne rezistis al la suno kial do mi ne mortis kun ili ha kial ha la kruroj malfortas la brakoj pendas la makzelo pendas pendas pendas kial do suno kial mi ne sentas la obtuzan morton kial ĝi ne penetras miajn orelojn ĝis la cerbo la varmo varmo kial ĝi ne mortigas min varmo ruĝo varmo ho giganta giganta suno dilatiĝu jes tiel sed kiom da tempo pasis kaj la varmo estas duobla sed mi ne mortas mi ankoraŭ sentas doloras sentas kial mi kial ankoraŭ kial mi sentas varmo duobla kaj sed ili giganta aù

* * *

Post kelksekunda paŭzo la docento ordonis, ke oni ŝaltu la lampon, kaj la lumo ree invadis la universitatan lernoĉambron. Post la longa nervostreĉo , kompreneble el la benkoj leviĝis iom da bruado, kiun la profesoro silentigis per manlevo. Malantaŭ li, en granda ujo sur la tablo, tri mortintaj kobajoj atestis pri la sukceso de la eksperimento.

"Nu, hodiaŭ ni studis la sekvojn de la mutacio R-x en la mamuloj. Vi povis konstati propraokule, ke ĉiuj kobajoj bone rezistis al la temperaturmalaltiĝo, sed kiam ni submetis ilin al la X-radiado la mutaciuloj, nome la idaro, mortis multe pli frue ol sia senmutacia patrino. Tio signifas, ke la ŝanĝiĝintaj genoj ne plu kapablis sintezi la enzimon necesan por sin protekti, almenaŭ iugrade, kontraŭ la X-radioj. Ĉu vi havas demandojn?" Neniu respondis. "Bone, la lekcio finiĝis".

La studentoj ekstaris kaj malrapide, kiel granda rivero, elfluis el la mallarĝa pordo de la ĉambro. Ili ridis, vokis sin unu la alian, ŝercis pri la programoj de tiu vespero. La bruo iom post iom malfortiĝis, eĥis en la eksteraj koridoroj, fine estingiĝis kaj la docento restis sola, kontemplante la malfermitan fenestron, dum salajrita purigistino kaptis la kobajojn kaj ĵetis ilin en la elektronan cindrigilon.

La docento rigardadis la gigantan bruan metropolon, sur kiun jam falis softa rozkolora vespero.




Jam publikigita en Trezoro, Esperanta Novelarto, 1887-1986, HEA 1989





Reen al la Belartaj Konkursoj