La imago en la spegulo

 

 

Estas tuj klara la senco de tiu ĉi eldona ago (kolekto de poeziaj paĝoj dislokitaj en la lastaj kvin jaroj), de tiu ĉi lirikaj konfesoj, kiun Amerigo Janakono proponas al la legantoj.

Ekde la unuaj tekstoj, fakte – kaj eĉ oni dirus ekde la titolo, kiu estas cela manifesto –, ni legas la ĝustajn ŝlosilojn por eniri en la libron, en ĝian teman vefton; ni legas la emblemajn vortojn, la stilemojn, la versojn, kiuj diras al ni kiel orientiĝi, ĉar ili parolas al ni pri liaj ekzistoproblemoj – kiuj estas ankaŭ la niaj –, filtritaj de lia (bone konata, al kiu sekvas lin ekde ĉiam) sprita mildeco, de lia Horaca vivmezuro.

Ni komencas de “Enigmo”, ĉar estas klare por ĉiuj, ke «Ne estas klarigoj» por tio, kion ni ja devas vivi, malgraŭ iuj asertoj de la sciencoj aŭ la ordonoj de la fido (por tiu, kiu havas ĝin), ni estas ofte devigataj iri palpe en la mallumo kaj ni estas nekapablaj kompreni la enigmon, kiu ni mem estas. “Kaj tamen” (kaj kiu scias kiom en tio rilatas Galileo kaj lia scienca determinado en la volo solvi la enigmojn de la universo), kvankam «Ni estas la imago / kiu pasas sur la spegulo / ni estas la vento kiu fuĝas», ni ne povas eviti rigardi nin en tiu spegulo, en la reflektoj, kiuj diras al ni en kiu punkto ni alvenis, kiom ni forĵetis kaj kiom ni devas klopodi fruktigi por antaŭeniri: «Ĉio / – ĉiu horo, ĉiu minuto – / estis inda esti travivata».

Tiu ĉi estas rememoraĵo de antikva leciono, pri kiu oni povus ankoraŭ ĝeni le bonan nomon de Horaco, sed estas pluraj tiuj, kiuj venas en la menson. «sed eĉ la eteraj kasteloj / de la atendoj / utilas al la vivo»: proponi al si objektivojn helpas rigardi antaŭen, flankenmetante la pasintecon, konsiderante plibone la pezon de la estanteco, kiu utilas ĝuste por konstrui kastelojn de atendo.

«Pravis eble Pirandelo»: neniam ni estas nur tio, kion ni vidas, eĉ ne tio, kion ni klopodas esti, kiam ni sukcesas alĝustigi la “civilan kordon” por sinprezenti publike: ni estas ĉiam tio, kion la aliaj vidas en ni. Kaj tamen (estas ĝuste la okazo parafrazi la aŭtoron) oni ne povas halti sin rigardadi tro, sin ornami kvazaŭ dandoj aŭ ŝajnigi nekutimajn aspektojn por konformiĝi al la modoj: male oni devas montri la vizaĝon, kiun oni havas, la unuan, kiun la spegulo resendas al ni, la plej “normalan”.

La poezio estas «voĉo de libero». Kaj estas eĉ «kuracilo» la poezio – ĉefe kiam ĝi reportas flose, eble eĉ kun iom da bedaŭro aŭ da elreviĝo, forajn momentojn, memoraĵojn kvietiĝintajn kaj tamen vivajn en la kiraskesto de la animo, kiu ĉion gardas... Tiel «Revenas reaperas revivas la naiveco / de fora amo»: ĝi estas nur pala imago, sed dum momento estas vera vivo, ĝi estas travivita emocio, kaj fariĝas, en poezio, eĉ kunpartigenda atesto. La libero esprimiĝi en poezio, fakte, estas bezono de komparo, estas realigo de serenaj krevoj en la ĉiutaga malheliĝo de la eventoj. Oni troviĝas kaj retroviĝas en la ludo de la vortoj, kiuj aludas, sugestas kaj sorĉas sed ankaŭ naskas elanojn de humaneca partopreno al la universala turbo de l’ ekzistado.

La naskiĝvilaĝo (kiu estas tiu, en kiu ankoraŭ li vivas, la poeto) estas la ideala fono por kontempli la vivadon de la simpla homaro, tereno de privilegia analizo de sagaca observanto. Kaj, en tiu kadro, la familio – kiel aparte la filo, kiu edziĝas (en la fina sekcio de la libro, “Nupto”, tute dediĉita al lia edziĝo) – alprenas rolon de eĉ pligranda homa valoro, konsiderenda kaj sendenda kiel ekzemplo, kaj konsistigas – kiel ĉiam por Amerigo – vasta baseno de uzantoj de literaturaj stimuloj, pro la elvokiva forto, kiu ankoraŭ havas en li, formiĝinta pere de la klasikuloj, de la granda poezio de la pasinteco, la familiaj rilatoj en la poezia dimensio.

Lasta konsidero farendas pri la rilato, kiu ligas min – ekde jam preskaŭ tri jardekoj – al la amiko Amerigo, frato de poezia aventuro. Ligas nin ĝuste la komuna pasio por poezia verkado, ne nur: ni estas ambaŭ firme konvinkitaj, ke la poezio (por tiu, kiu faras kaj por tiu, kiu uzas ĝin) povas esti “kuracilo”, sed larĝasence, tio estas en la senco, ke oni povas sin rekoni en la vortoj de aliulo, rekoni ilin kiel proprajn kaj senti konsolon per ili. Kuracilo do taŭga por malsamaj situacioj, ĉiufoje kiam en la doloro de la tagoj oni perceptas la neceson aŭ nur la deziron pri amika voĉo, pri bona vorto.

La fakto, fine, ke Amerigo Janakono estas eldonisto ne malebligis, kvankam li disponas pri pluraj sia eldonserioj por publikigi libron, publikigi iujn en la serio, kiun mi direktis dum ĉirkaŭ dek jaroj, “la ĉambro de la poeto” (en kiu aperis Versetoj kaj versaĉoj en 2006 kaj Ama hobojo en 2009), kaj honoras min per sia nomo kune kun tiuj de multaj amikoj, kiuj tion faris kaj faras, konvinkitaj – kiel li – ke “la ĉambro de la poeto” havas murojn sen pordoj nek fenestroj, pli ĝuste, eĉ ne murojn: tiu ĉi nia ĉambro estas en kerna esenco nur idea spaco, kie kunveni ĉiufoje kiam oni tion deziras, certaj povi trovi en ĝi aliajn amikajn spiritojn, partoprenantaj en la granda, tre serioza ludo (iu enigmo deĉifrenda kune), kiu estas la poezio, kiam ĝi parolas al la vivo.

Jozefo Napolitano