Trevor Steele: Paulus fondinto

STEELE, Trevor ; Paulus fondinto ; 124p ; ; 2020 ; Antwerpen ; FEL

"La viro, kiun ni konas nun kiel „sankta Paŭlo”, estis unu el la plej influaj homoj de la tuta homara historio. Pli ol unu historiisto diris, pli-malpli, ke eblas imagi kristanismon sen Jesuo - sed ne sen Paŭlo. Alivorte, la vera fondinto de kristanismo estis Paŭlo. Liaj propraj skribaĵoj kaj la vortoj de tiutempuloj donas bildon de Paŭlo: kuraĝa, persistema, kverelema, karisma, kaj absolute konvinkita pri sia misio, eĉ se li devis batali kontraŭ demonoj, reĝoj, kaj la tiamaj estroj de la Jesuo-movado. Tamen, fine de la vivo Paŭlo preskaŭ desperis: ĉu lia vivo estis fiaska? Li ne povis antaŭvidi, ĝis kioma grado li mem muldos la estontan vivon de la Romia Imperio kaj poste la tuta mondo."
/La eldonejo


Legu recenzeton de Francisco Javier Moleón: Paulus fondinto

Legu recenzon de Anna Löwenstein el Beletra Almanako 40, 2021: Manko de homa varmo


Reen al: Trevor Steele - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj