Paulus fondinto

Trevor Steele: Paulus fondinto. 124p. Antwerpen 2020, FEL.

Mi finlegis "Paulus fondinto".

Fina ĝenerala opinio: la aŭtoro volis diri ion. Por esprimi siajn ideojn li estus povinta verki (eble interesan) nefikcian eseon, kio eble estus pli trafa vojo. Tamen li elektis la formon de historia romano, kies roluloj estas nuraj marionetoj, voĉtuboj ebligantaj al la aŭtoro esprimi siajn ideojn kaj opiniojn. Neniam oni havas la impreson troviĝi antaŭ la vortoj de 1a-jarcentuloj sed konstante antaŭ la vortoj de 20-21a-jarcentulo. Krome mi ofte sentis, ke la agoj kaj diroj de la roluloj celas nur doni ŝancon al la aŭtoro atingi la konkludon, kiun li volas atingi. Cetere mirigas, ke roluloj ofte tuj ŝanĝas sintenon senplue ("Li estas diablo!". "Sed li movis tiun ŝtonon". "Ho, do li estas dio!". Elpensita ekzemplo respegulanta la etoson). Kiel dirite: kartonaj homoj, nuraj marionetoj.

En si mem priskribi per 20-21-jarcenta voĉo eventojn de la 1a jarcento estus tute en ordo – se temus pri historia nefikcia verko. Ja historiistoj priskribas per sia nuna voĉo eventojn de la pasinteco. Sed tio tute ne konvenas al historia romano. Tiun 20-21-jarcentan voĉon pruvas ekz. miaj alilokaj atentigoj pri uzado de terminoj ne ekzistantaj tiutempe, kiel "malario", "turisto", "linĉo". Se nuna homo (historiisto) uzas tiujn terminojn, leganto memevidente komprenas, ke temas pri nuntempa termino por priskribi tiaman fenomenon, eĉ se tiutempe certe oni uzis alian terminon. Sed supozi, ke 1a-jarcentulo parolas ekz. pri "malario" (kiu vorto aperadas en la romano), se ankoraŭ devis pasi pli ol jarmilo ĝis estiĝo de la lingvo, el kiu devenas la vorto... nu, de aŭtoro de historia romano oni rajtas atendi iom pli da zorgo tiurilate.

En la teksto aperas la frazo: "Oni aŭdas la fortan voĉon de Paulus, dum li diktas".

Mi adaptos tiun citaĵon por epilogi mian opinion pri ĉi tiu romano: "Oni aŭdas la fortan voĉon de Trevor Steele, dum li diktas".

Francisco Javier Moleón

 

 

Reen al:

Paulus fondinto Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo