Sten Johansson: Secesio

JOHANSSON, Sten ; Secesio ; 254p ; psikologia kaj politika romano ; 2021 ; Novjorko ; Mondial


La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo.

La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino. La duopon akompanas Johnny, "diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj konatoj", kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj.

/La eldonejo.

Reen al: Sten Johansson - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj