Eksmoda sed grava heredaĵo

Heinrich August Luyken: Stranga heredaĵo. 319 paĝoj. Leipzig 1922. Hirt, Esperanto-Fako.
Bitlibre elŝutebla ĉe
gutenberg.org/ebooks/55954

H. A. Luyken lernis Esperanton kvardekjara en 1904 “kaj tuj komencis propagandi ĝin” (laŭ Enciklopedio de Esperanto). Li fariĝis unu el la pioniroj de la Esperanta literaturo, fakte la dua vera romanisto post Henri Vallienne. Sed dum Vallienne verkis du ĝenrajn romanojn por distri, Luyken havis tre seriozan celon de siaj kvar romanoj, du antaŭ kaj du post la Unua Mondmilito. Lia verkado efektive estis religia misio; li volis konvinki la legantojn ke en la mondo regas strikta dualismo de malbono kaj bono, de Satano kaj Dio, kaj ke necesas fidi kaj servi la duan en maniero pietisma.

La du romanistoj tamen havas ankaŭ similecojn: ili ambaŭ verkis en ĝenroj tre eksmodaj, kaj ambaŭ verkis tre malrealisme, precipe se temas pri homa psikologio. Tiu lasta trajto tamen sendube estis intenca ĉe Vallienne sed kredeble ne ĉe Luyken.

Ĉefa temo de Luyken ĉiam estas la konflikto inter perfekte bonaj homoj, kiuj fidelas al Dio, kaj la malbonaj servantoj de la diablo. Tiu konflikto solviĝas per la plena konvertiĝo de la ĉefa malbonulo al la ĝusta flanko. Tamen la aŭtoro apenaŭ prezentas argumentojn aŭ pruvojn por sia vidpunkto; li simple asertas, kio estas bona kaj kio malbona, kaj la leganto devas akcepti aŭ ne. La celo estas senkaŝe edifa, sed mankas metia lerteco en la misiado.

En Stranga heredaĵo el 1922 rolas ankaŭ Esperanto kaj esperantistoj, tamen en same malrealisma formo kiel ĉio alia. Praktike ĉiuj bonuloj estas esperantistoj aŭ facile konvertiĝas al esperantismo, kiu por Luyken montriĝas intime ligita al lia formo de kristanismo: “la plej alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome la plenumado de la Dia mondcelo, la plifortigado de Lia regno.”

La strukturo de la romano estas relative bona. En la unua duono iom mankas atentokaptaj agoj, sed tion kompensas pli eventoplena dua duono. La ĉefa protagonisto estas angla industriisto, inventisto kaj korifeo de la esperantomovado. Li estas perfekta persono sen ajna makuleto, kaj ĉiuj homoj tre admiras lin, eĉ la malamikoj. Virinoj enamiĝas, skeptikuloj konvertiĝas, fiuloj perdas sian memfidon, sed li mem pluiras tra la vivo sen eĉ palpebrumi pro momenta hezito.

La tempo de la rakonto estas 1913-1915. Unu ĉapitro okazas inter esperantistoj post Universala Kongreso en Svislando, sed pli ol duono de la romano okazas en Anglio, kie la intrigo rilatas ĉefe al interne moralaj dilemoj de la diversaj rolantoj. Tie la partion de Satano reprezentas spiritistoj, pri kiuj Luyken havas la opinion ke ili ja vere kontaktas spiritojn, sed tiuj ne estas mortintaj parencoj sed malicaj demonoj, do agentoj de la diablo. Tamen ofte ŝajnas iom nebule, en kio efektive konsistas la malbono de la malbonuloj: “la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro, ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem eĉ ne konscias.”

Dum la unua duono de la romano ne okazas multe da eksteraj aferoj, sed precize en la mezo de la verko komenciĝas tute alispeca parto kun ekzotaj aventuroj, ĉefe en Meksiko. La protagonisto tie plenumas lertan detektivadon (per helpo de la delegita reto de UEA!) kaj malkovras tre fantastan intrigon de aztekaj idolanoj, do servantoj de la diablo. En tiu parto oni sentas iom da eŭropa etnocentrismo, religia maltoleremo kaj eĉ rasismo, tamen ne pli ol en tipaj aventuraj romanoj de la epoko. La ĉefheroo kompreneble solvas ĉion, reiras por plu lukti kontraŭ la anglaj spiritistoj kaj fine konvertas la ĉefan malheroinon al la bona flanko.

Kiel dirite, la prezentado de aferoj kaj homoj estas ekstreme malrealisma, kvankam la aŭtoro verŝajne sincere volis diri la veron pri ĉio. La lasta ĉapitro tamen certagrade rompas la ĝenron. Ĝi okazas dum la Unua Mondmilito, kaj tie regas pli alta grado de realismo ol en la cetera libro.

La agoj plejparte okazas kvazaŭ en socia vakuo. Ĝenerale oni apenaŭ sentas la ĉirkaŭan realon. Tamen aperas sufiĉe multaj detalaj priskriboj pri natura pejzaĝo, belaj sed sufiĉe banalaj: “Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan herboriĉan valon, en kies fundo ridetis bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj de la subiranta suno.”

La personoj de la verko estas ege kliŝaj kaj efektive neniam ekvivas. Ili estas nur ventroparolistaj pupoj de la aŭtoro. Kelkfoje la impreso fariĝas komika, ekzemple kiam dek esperantistoj post la UK interparolas, konkurante pri kiom ili ĉiuj povas laŭdi la ĉefan heroon de la romano kaj la bonegan paroladon, kiun li faris en la kongreso. Ni neniam ekscias, kion li diris, nur ke tio estis bonega. Kaj ĉi tiu trajto validas pri ĉio en la verko: kiel legantoj ni neniam rajtas mem juĝi aŭ konkludi, ĉar la aŭtoro sciigas al ni, kiaj estas ĉio kaj ĉiuj. Ni tuj ekscias la moralan karakteron de ĉiu persono, kutime laŭ la vizaĝo: “Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi signojn de malsincereco kaj malbonvolo.” Kaj: “Lia frunto estis alta kaj larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton de granda inteligenteco kaj imagemo. [...] Se lia animforto ne estis tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco.”

Kvankam ĉiuj virinoj amas la protagoniston, la aŭtoro neniam aludas al seksa deziro. Kiam oni nokte promenas duope sur montara pado, “ili priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la konscion pri ilia alta, spirita misio.”

La stilo de la verko estas sufiĉe flua kaj bona, kaj la lingvaĵo estas plejparte senerara, kvankam ĝi ja suferas de iom pezaj vortkunmetoj laŭ la kutimo de la epoko. Aperas tipaj fruaj vortoj kiel arbetaĵo (arbusto), malfeliĉaĵo (akcidento), brulumo (inflamo), kunokazaĵo (koincido), kunsentemeco (empatio) kaj vagnaĝi (drivi).

Kvankam tre eksmoda edifaĵo, Stranga heredaĵo estas interesa kaj grava ŝtupo en la evoluo de la Esperanta romanarto. Kun ĉiuj siaj mankoj, ĝi tamen montras certan lertecon de Luyken konstrui romanan strukturon kaj konduki la intrigon al taŭga fino.

Sten Johansson, 2021

 

 

Reen al:

Stranga heredaĵo H.A. Luyken Ĉefpaĝo originala literaturo