TTT-ejo de UEA
 

Mi stelojn jungis al revado

Revuo Esperanto 2021

Jorge Camacho

Mi stelojn jungis al revado, de Mikaelo Bronŝtejn, Impeto, Moskvo, 2016, 566 p., ISBN 9785716102866.

Jen la unua kaj, ĝis nun, sola romano de Mikaelo Bronŝtejn kiun mi legis. En 564 paĝoj li rakontas la interplektitajn historiojn de kvin ĉefe sovetiaj esperantistoj (konkrete latvo, judo, ukraino, francino kaj rusino) pli-malpli en la periodo 1918-1938.

Kiel la interesa postparolo klarigas, "la realaj esperantistoj en la romano ĉirkaŭas la kvin ĉefrolantojn, elfantaziitajn de la aŭtoro", kiuj tamen ne estas tute fikciaj sed parte aŭ tute baziĝas sur po unu aŭ pli da realaj figuroj. Kaj inter la nefikciaj kunrolantoj oni trovos nomojn kiel Drezen, Eroŝenko, Lanti, Mangada, Miĥalski, Postnikov kaj multaj aliaj.

Tiusence la libro estas enhava frato ne nur de aliaj romanoj kiel Metropoliteno de Varankin aŭ Kiel akvo de l' rivero de Schwartz (en kiuj leganto sekvas la viv-itinerojn de esperantistoj tra preskaŭ la sama konvulsia periodo de la eŭropa historio) sed ankaŭ de esplora verko kiel La danĝera lingvo de Lins, kiun ĝi komplementas beletre. Kaj ekster Esperantujo facile troveblas prozaj verkoj kiuj iel aŭ alie pritraktas la tenebrojn de stalinismo, kiel La Majstro kaj Margarita de Bulgakov, Darkness at noon / Sonnenfinsternis (Malsunlumo) de Koestler aŭ Жизнь и судьба (Vivo kaj destino) de Grossman.

Tian kunfandon de realo kun fikcio por prilumi la ombrojn de historia periodo faris ekzemple la perua verkisto Vargas Llosa en sia romano La Fiesta del Chivo (La Festo de l' Virkapro) pri la diktaturo de Trujillo en la Dominika Respubliko (la saman temon, miaopinie, priverkis pli sukcese la hispano Vázquez Montalbán en Galíndez aŭ la uson-dominikano Junot Díaz en The brief wondrous life of Oscar Wao [La kurta mirinda vivo de Oscar Wao]).

Bronŝtejn teksis sian grandan romanon ne malpli vive kaj sukcese. Mi ŝatis kaj ĝuis ĝin kiel leganto, ĉefe la unuan kaj la trian trionojn (la parto meza iĝis al mi iom peza, kun foje tro da mencioj de la lingvo "Esperanto" por mia gusto, sed ja la aŭtoro konfirmas en la postparolo ke "ĝi estas verkita pri esperantistoj kaj, unuavice, por esperantistoj"). Krome, kaj eble pro tiu sinlimiga decido, kelkparte ĝi iĝas leĝere neverŝajna, kun tro da koincidoj en la vivovojoj de tiu grupeto de ĉefroluloj esperantistoj, sed, nu, tio estas pardonebla peko en tia romanego. La historia fono aspektas versimila kaj kredebla, kaj la abundegaj dialogoj flue kondukas la leganton tra tiu tempa kaj spaca panoramo.

La multajn kaj sufiĉe kurtajn ĉapitrojn Bronŝtejn garnis per citaĵoj prenitaj el diversaj fontoj (ĉefe revuoj kaj gazetoj) por "helpi la leganton mergiĝi en la koncernan epokon", citaĵoj aperantaj en la originala lingvo (eĉ Ido) plus la esperanta traduko (kiu, laŭ mi, sufiĉus). Tio, plus la fotoj de periodaĵoj kaj de personoj menciitaj en la verko, foje faras el tiu ĉi ankaŭ iaspecan almanakon, kvankam finfine la romaneco mem superregas, kaj per tiuj intermetoj ĝi probable iĝis pli varia kaj bunta.

La titolo estas la unua verslinio de samtitola poemo de Miĥalski el la poemaro Prologo, tamen modifita, ĉar en la originalo estas ne "jungis" sed "jungos". Pri kiuj steloj temas en la poemo, kaj pri kiuj en la titolo de la romano? Ĉu pri kosmaj, eteraj; ĉu pri steloj ruĝaj; ĉu pri verdaj?

Sur la lasta paĝo de la postparolo la aŭtoro esprimas la esperon ke esploristoj pli junaj ol li entreprenos la esploradon de samperiodaj sed anonimaj ordinaraj homaj sortoj, cele al "preparo de esperantista martirlibro". Iasence tiu ĉi romano estas priskribo de sortoj aŭ fatoj, tiuj de homoj kies idealismo (ĉu ruĝa ĉu verda) jen kaj jen kondukis randen aŭ transen de pereo – aŭ de perfido.

 

Reen al:

Mi stelojn jungis al revado Mikaelo Bronŝtejn Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo